E S P E R A N T O - P O E Z I O
"SALO SURHAǓTE" de SONJA ZUBOVIĆ
(elekto el la poemaro, tradukis Klaus Dahmann)
"SOL NA KOŽI" SONJA ZUBOVIĆ
(izbor iz zbirke pjesama, preveo na esperanto Klaus Dahmann)
Proksimiĝu (Priđi bliže)
Bonvolu volonte Proksimiĝi Pretere tiel Tuŝu min perlipe
Jen do, almenaǔ l’amo Neelteneble facilas
|
Kiel mi forgesas (Kako to zaboravljam)
Kiel mi forgesas - ĉu ni naskiĝis solaj - ĉu ni mortos solaj Aǔ ĉu ni pormomente Tiel enviciĝis Kreiĝis Por ami Doni Preni Ĉion de l’ am’
|
Franca versi’ (Francuska obrada)
Foriru Bonvole nur El via haǔto Ne revenu
Ĵus ekludis mia kanto Softa franca versi’
|
Unu demandas al l’ alia (Jedni druge pitaju)
Tie ĉi ofte Unu demandas al l’ alia De kie vi Unu listigas al l’ alia Siajn vilaĝojn Siajn urbojn
Unu metas al l’ alia Ŝildojn survizaĝen Sed l’ okulojn Ne rigardas
|
Unu plia Nova Jaro (Još jedna Nova godina)
Dum min vekos lumo Preterpasos trajnoj Sub fenestro mia Kaj jen venos Unu plia Nova Jaro Laborada kaj lernada, Ama, ridetada Jaro de tuŝoj de Lertaj preterpasantoj |
Aĉetu senĝene (Slobodno kupujte)
Nur aĉetu vi Vendu Aĉetu, promenu Nenion mi petas Atendu de mi Nek ridetojn, nek sakrojn Miaj pupiloj ne de ĉi tie estas Vi nur Aĉetu senĝene Ĉion kion vi ŝatas |
Ĉu mi estas tiu? (Jesam li ta?)
Ĉu mi estas TIU Kiu matene promenas Miksita Kun l’ aliaj Ĉu mi estas Imago De l’ spegulo Ĉu mi estas tia Kie mi kaŝiĝas Kiel mi paŝiĝas Ili diras – ŜI Ili montras – TIU Kiel ili scias kiu Kiel ili scias kie Mi ĉeestas
|
Tosto de l’ nedireblo (Napitnica neizrecivog)
De temp’ al tempo Sentas mi la senhelpecon De l’ nedireblo - Pro kio kantoj, pro kio sonĝoj Kial kruc’? Ekemas mi Eltondi ĉi literojn Fluigi ilin en pokalon Por ke ĉiu Verŝu siajn vortojn
Gesinjoroj La poesto invitas Nenio plu direndas Je via sano!
|
Kion celas vi per tio (Što će ti to?)
Kion celas vi per tio Ke ĉiun bildon Vi rigardas el pluraj anguloj Dum ja ĉio estas kutima maro Ĉu vi aǔdas ĝin? Ĝi odoras Ni trinku Li silentas kaj komprenas Vi ni unuiĝintaj Mi en vi Vi en mi Ĝuste tiaj en la naturo Ĉu vi povas senti la salon surhaǔte?
|
Nure pro amo (Samo iz ljubavi)
Nure pro amo povus mi Promeni ĝis la Laktovoj’ Kaj pluki por vi stelojn Nure pro amo povus mi Pakaĵ’ de aerbalonoj sendi al vi Nure pro amo povus mi Mendi stratludistojn Sub vian fenestron Nure pro amo povus mi Stari meze de l’ strato kaj Krii, m i a m a s vin Mi amas vin, mi amas vin
|
Rigardu min kiaj paŝoj (Gledaj me kakvi koraci)
Rigardu min kiaj paŝoj Gutoj kisoj Kiaj elpensaĵoj Desegnita fantazio Tutaj mirakloj Enamiĝinta Freneza Konkerita Perokule, perbuŝe, perpromene PerVie Vidu min De moment’ al momento Ŝaǔmo, halucino Mi kaj mia en mi ino Sovaĝa-malsovaĝa Freneza bunta Ĉiuj ecoj Diserigitaj Ĉiuj literoj Miksitaj Unu koloro
Ĉ u v i s e n t a s Ke mi estas via?
|
Jene en ĉi tramo (Evo u ovom tramvaju)
Jene en ĉi tramo Estu vi tia Ĝusta Plejbona Belajn okulojn vi havas Manojn Vi havas rektajn larĝajn Ŝultrojn Ja mi tute etas ene Jene en ĉi tramo Provo Nun atentu Fermu pormomente l’ okulojn Ĉu aǔdas vi? Muziko Jen mi Venas Lante Proksimen Preskaǔ ĝis l’ orelo Demandas Kutiman Diplomatan demandon
Ĉ u v i d a n c a s ?
|
Ho Dio ploras mi (Bože, plačem)
H o D i o p l o r a s m i malaperas subfingre spir’ surhaǔte buŝe H o D i o ĉu estas vero ĉu vi kisas miajn genuojn piedfingrojn
ne kredas mi l’ okulojn kio okazas tie sur kuseno eniras mi tuta en vian manon
V i d u La lunon Tie ĉi Eniĝas en nin Ruĝa sangoplena Kraketas l’ ostoj Kaj ĝi eriĝas pro l’ amo
|
RIMARKOJ PRI LA AǓTORINO
Sonja Zubović naskiĝis en 1962 en Zagreb.
Ŝi publikigis dekon da libroj por infanoj.
Ŝi membras en la Asocio de Kroatiaj Verkistoj.
Ŝi vivas kaj laboras en Zagreb.
REEN AL LA PAĜOJ DE KROATA
ESPERANTO-LIGO
POVRATAK NA STRANICE HRVATSKOG SAVEZA
ZA ESPERANTO