ESPERANTSKE  KONFERENCIJE  ALPE-JADRAN
ESPERANTAJ  KONFERENCOJ   ALP-ADRIO

Ove konferencije održavaju se uglavnom u Austriji, Italiji, Hrvatskoj i Sloveniji, od 1989. gotovo svake godine, 
i to u pravilu u gradovima bliskim Alpama ili Jadranu. U 2018. godini održana je 20. takva konferencija. 
Ovdje prikazujemo uglavnom one koje su održana na teritoriju Hrvatske.

Ĉi tiuj konferencoj okazas ĉefe en Aŭstrio, Italio, Kroatio kaj Slovenio, ekde 1989 preskaŭ ĉiun jaron, 
en urboj pli-malpli proksimaj al Alpoj kaj Adriatiko. En 2018 okazis la 20-a tia konferenco. 
Ĉi tie estas prezentitaj ĉefe tiuj konferencoj kiuj okazis sur la teritorio de Kroatio.


Sve konferencije - popis       /     Ĉiuj konferencoj - listo


Detaljnije o nekim konferencijama     Pli detale pri iuj el la  konferencoj

2 0 1 8  (Bjelovar)       2 0 1 5  (Opatija)       2 0 1 3  (Izola /Slovenio)       1 9 9 9  (Pula)


Popis svih esperantskih koferencija Alpe-Jadran
Listo de ĉiuj esperantaj konferencoj Alp-Adrio

1 1989 Arnoldstein Aŭstrio Esperanto en la Alp-Adria labor-komunumo
2 1990 Koszeg Hungario Kultura kunlaborado, pere de Esperanto, en la Alp-Adria laboratorio
3 1991 Pecs Hungario Amika renkonto Ĉu ekflagros milito?
4 1992 Poprad Slovakio Evoluado de Esperanto-aktivado post la regŭstigo de la geografia situacio
5 1993 Maribor Slovenio Literatura kunlaborado inter la popoloj de la Alp-Adria areo
6 1994 Trieste Italio La popoloj de Alp-Adrio renkontiĝas, interparolas, kaj tuj ekfloras amikeco
7 1995 Szombathely Hungario Komerco kaj Esperanto en Alp-Adriaj regionoj
8 1996 Ljubljana Slovenio Unueco en diverseco
9 1997 Crikvenica Kroatio Naturo, nia vivtrezorejo
10 1998 Lignano Sabbiadoro Italio Instruado de Esperanto
11 1999 Pula Kroatio Kulturaj rajtoj de etnaj malplimultoj en Alp-Adria laborkomunumo
12 2000 Ptuj Slovenio Turismo kaj Esperanto
13 2001 Trieste Italio Enkadre de de la 70-a Itala Kongreso de Esperanto
14 2002 Rijeka Kroatio Enkadre de la 5-a Kongreso de Kroataj esperantistoj
15 2005 Trieste Italio Adriatika maro, renkontiĝejo de lingvoj kaj kulturoj diversaj
16 2012 Trieste Italio Alp-Adria Laborkumunumo, plua europa engaĝigo
17 2013 Izola Slovenio Izola, paca kunvivejo de tri kulturojo
18 2015 Opatija Kroatio Adriatika maro, maro de Meueŭropo
19 2017 Brežice Slovenio 130 jaroj de Esperanto- Movado, 100 jariĝo de Ludoviko Lazaro Zamenhof kaj Alp-Adriaj regionoj
20 2018 Bjelovar Kroatio Alp-Adrio kaj Danubio

 

    




 

 1999  -  PULA

(laŭ "La Ondo de Esperanto" 11 / 1999)

 

 

11a Konferenco Alp-Adria

ĝis nun la Alp-Adriaj E-Konferencoj okazis en pluraj landoj kaj regionoj de Alp-Adrio: Aŭstrio (1), Hungario (3), Slovenio (2), Italio (2), Kroatio (2) kaj unu eksterteritoria en Slovakio.

La ĉi-jara Konferenco estis organizita 7-10 okt en Pula (Kroatio) kun la temo "Kulturaj rajtoj de etnaj malplimultoj en la Laborkomunumo Alp-Adrio". ĝin organizantis Kroata Esperantista Unuiøo (KEU) kun aŭspicioj de Laborkomunumo Alp-Adrio kaj Departemento Istrio.

Dum la preparlaboro KEU havis subtenon de Ministerio pri eksteraj aferoj (departemento pri eŭropa integriĝo kaj kroataj malplimultoj), Kroata junulara konsilio, Kroata junulargasteja organizo, Kroata turisma asocio, Triesta E-Asocio, k.a.

La prezidanto de la urba konsilantaro de Pula akceptis la partoprenantojn.

La enkondukan prelegon pri ĉeftemo pretigis Miroslav Kiš, delegito de la Kroatia parlamento kaj la prezidanto de la komitato por homaj rajtoj kaj etnaj malplimultoj en la Kroatia parlamento.

La konferencanoj havis eblecon pli proksime ekkoni la agadon kaj vivon de du malplimultaj grupoj vivantaj en Istrio: la itala kaj la makedona. Okazis prelegoj, ekskurso kaj diversaj prezentoj. La lastan tagon Krešimir Janković, celebris diservon en Esperanto.

Dum la øenerala kunsido la æefa temo estis, kiel plifortigi la kunlaboron kun la laborkomunumo Alp-Adrio (eŭropa regiona kunlaboro fondita en 1978, ĝin konsistigas 7 landoj kaj 19 regionoj). Oni formis laborgrupon, kiu prilaboros necesajn dokumentojn submetotaj al la Laborkomunumo.

KEU kunlabore kun la Kroata filatela societo "Sta Gabrijel" aranĝis la ekspozicion kun la temo "Esperanto kaj filatelo". Pri la konferenco informis pluraj gazetoj, radio- kaj televidstacioj.

En la urba ĉefa poŝtejo oni povis uzi specialan konferencan stampon. La Konferenco havis du okazajn kovertojn. La simbolon, kiu troviĝas sur la koverto, frontpaĝo de la konferenca libro kaj konferenca memoraĵo, prilaboris 12-jara zagrebanino Samanta Čajić.        [Marija Belošević]

 


 

NA GLAVNU STRANICU  -  AL LA HEJMPAĜO