Anđel Starčević, Renata Geld                                                         Esperanto kaj kroata kultura identeco

Sekcio pri Anglistiko                                                                         la 7an kaj 8an de novembro 2008 

Filozofia Fakultato en Zagreb                                                               Filozofia Fakultato en Zagreb

 

 

Esperanto: KIO ĜI ESTAS, KAJ KIU ĜIN BEZONAS?

 

Kiam Velimir Piškorec, profesoro de la Sekcio pri Germanistiko de la Filozofia Fakultato en Zagreb kaj multjara esperantisto, informis nin pri estonta scienca simpozio Esperanto kaj kroata kultura identeco (Zagreb, la 7an kaj 8an de novembro 2008), la prelega temo altrudis sin mem - kiom niaj samurbanoj entute scias pri Esperanto kaj kion ili opinias pri ĝia rolo de monda lingvo? La esploron ni faris en la oktobro 2008 per enketa metodo. Da demanditoj estis 191, kaj ni dividis ilin je du ĉefaj grupoj: la ĝenerala grupo de Respubliko Kroatio (131 demanditoj) kaj studentoj de tri studgrupoj en la Universitato en Zagreb (sume 60 demanditoj). Ni difinis tiujn du grupojn, ĉar ni timis, ke demanditoj el la ĝenerala grupo ne donos al niaj demandoj respondojn sufiĉe detalajn kaj argumentitajn. Bonŝance, nia supozo ne pravis - el ambaŭ grupoj ni ricevis brilajn kaj argumentitajn respondojn. Oni devas mencii, ke en esplorado de la ĝenerala grupo nin helpis studentoj de anglistiko kaj unu studento de germanistiko - kaj tiel ni havis diversspecan samplon de demanditoj kaj de iliaj opinioj. La studentan populacion ni kolektis el triajaraj studentoj de anglistiko kaj de psikologio en la Filozofia Fakultato en Zagreb kaj de studentoj de la tria jaro de FER (Fakultato pri Elektrotekniko kaj Informatiko) en Zagreb. Tiujn tri studgrupojn ni elektis supozante, ke junaj anglistoj (do, studentoj de unu lingvo, ĉi momente la plej disvastigita en la internacia komunikado), psikologoj (kiel neŭtralaj studantoj de unu socia scienco) kaj FER-anoj (kiel reprezentantoj de teknikaj sciencoj) montros diversajn nivelojn de informiteco pri Esperanto, diversajn interesiĝon pri lernado de Esperanto kaj diversajn opiniojn pri ĝi. Kaj nia supozo estis prava. La rezultoj montris, ke inter ili estas vere signifaj diferencoj rilate al la inventaĵo de la esperplena pola kuracisto.

 

 

Rezultoj de la esploro

 

 

Al la demando Ĉn vi scias, kio estas Esperanto? kaj Se via respondo estas JES, ĉu vi povas klarigi, kio estas Esperanto? ni ricevis ĉefe ĝustajn respondojn: speciala lingvo por interkompreniĝo de ĉiuj en la mondo (viro, 22, mezlernejo); ĝi aperis kun la ideo, ke estu unu lingvo, kiu neniun ŝtaton/nacion privilegius (virino, 30, fakultato); la kreinto estis Zamenhof (virino, 20, fakultato, ankoraŭ studanta), sed ankaŭ kelkajn asertojn, kun kiuj ne ĉiuj esperantistoj konsentus: ia speco de universala lingvo, kiu devus anstataŭigi aliajn lingvojn (virino, 17, mezlernejo, ankoraŭ lernanta); lingvo, per kiu oni parolas nur en specialaj kunvenoj (viro, 20, mezlernejo); Esperanto estas lingvo de landoj de Eŭropa Unio (virino, 21, fakultato, ankoraŭ studanta  - PSI). Unu juna demandito havis la bezonon pravigi sin pro la fakto, ke li ne scias, kio estas Esperanto: al mi, persone, tiu afero ne estas konata, ankaŭ ne al miaj samaĝuloj. Pri tiu afero mi nenion lernis en la baza lernejo, nek en la ĝisnunaj du klasoj de la meza lernejo (viro, 16, mezlernejo, ankoraŭ lernanta).

 

La sekva demando estis Ĉu vi parolas Esperanton? Esperanton parolas apenaŭ kelkaj demanditoj el la ĝenerala grupo kaj el la anglistoj (dank' al agado de la profesoro Piškorec), sed junaj psikologoj kaj FER-anoj tute ne parolas ĝin.

 

 

Al la demandoj Kion vi opinias pri lernado de Esperanto? Ĉu vi vidas iujn pozitivajn aŭ negativajn flankojn de lernado de tiu lingvo? ni ricevis tre malsamajn respondojn, kaj pozitivajn, kaj negativajn. Aparte interese estas, ke la sama fakto foje estas interpretata kiel avantaĝo, kaj foje kiel malavantaĝo. Ekzemple, niaj demanditoj opinias, ke lernado de Esperanto donas komprenon pri lingvaj strukturoj, ke ĝi estas utila kiel cerba trejnado, ke la lingvo facile lerneblas pro absoluta reguleco, ke ĝi garantias egalecon de ĉiuj interparolantoj ĉar ĝi estas neŭtrala kaj supernacia, ke ĝi kunligas naciojn kaj ebligas enrigardon al aliaj kulturoj, ke ĝi estas ilo por komunikado inter plej diversaj popoloj kaj ebligas kulturan kunlaboron (ekz. per literaturaj tradukoj) kun la landoj, kun kiuj tia kunlaboro estas malgranda aŭ neekzistanta (Ĉinio, Japanio...). Iuj demanditaj homoj opinias ankaŭ, ke lernado (de lingvoj) estas valora afero ĉiukaze. Aperis eĉ la opinio, ke koni tiun lingvon povas esti utila afero ĝuste pro tio, ke tiu scipovo hodiaŭ estas tre rara en la mondo. Ankaŭ kontaktoj kun aliaj esperantistoj ne estas afero ignorebla, ĉar tiel estiĝas grandaj amikecoj.

 

En la respondoj ni trovas ankaŭ negativajn flankojn de Esperanto-lernado. Ekzemple, oni ofte riproĉas Esperanton pro ĝia artefariteco kaj pro neekzisto de originala kulturo kaj denaskaj parolantoj. Pro hodiaŭa superpezo de la angla lingvo, kelkaj homoj opinias, ke Esperanto, ne havante sufiĉan nombron da parolantoj, estas tute malgrava en la internacia nivelo - sekve, ke temas pri unu scipovo tro rara. Renkontojn de esperantistoj unu demanadita virino opinias siaspeca geto-iĝo, izoliĝo: ne ekzistas parolantoj, kun kiuj oni povus interparoli. Kunvenoj en kluboj kaj grupoj ne estas por mi interesaj (virino, 32, mezlernejo). Krome, iuj timas, ke disvastiĝo de Esperanto povus forpuŝi naciajn lingovjn kaj ekzistantajn "mondajn" lingvojn. Kaj, fine, aperas foje eĉ la rimarko, ke la lingva reguleco kaj facileco estas troa - la plej interesa afero en unu lingvo estas malregulaĵoj kaj esceptoj, kaj mi scias, ke tie ĉi ne estas multe da ili. Mi havas la senton, ke ĝi estas artefarita (virino, 23, falkultato, ankoraŭ studanta - ANG).

 

Al la demando Ĉu vi mem dezirus lerni Esperanton? (JES - 32% da ĝenerala grupo, 67% da anglistoj, 42% da psikologoj, 16% da FER-anoj) niaj demanditoj ofertis respondojn kaj jesajn, kaj neajn, kun la jam diritaj argumentoj, sed ankaŭ kun pluraj novaj - jes, mi lernos ĝin, se ĝi estos pli disvastigita en la estonto; estas pli facile lerni ĝin ol la anglan; lernado (de lingvoj) estas valora per si mem, ĝi povas esti nova kaj amuza sperto, ĝi donas enrigardon al lingvaj strukturoj. Se la respondo estis negativa, la argumentoj estis manko de tempo, neekzisto de esperanta lando kaj nesufiĉa nombro da (kun)parolantoj. Ankaŭ malgraveco de Esperanto en la internacia nivelo. Denove aperas imago pri Esperanto, ke ĝi estas artefarita, eĉ malpli valora: prefere iun realan lingvon (la japanan...) (viro, 26, mezlernejo); prefere mi lernus iun "vivan" lingvon (viro, 20, fakultato, ankoraŭ studanta - FER); min mallogas lingvo, kiu estas farita kun ia plano, artefarite (virino, 21, fakultato, ankoraŭ studanta ANG); mi ne interesiĝas pri lernado de elpensita lingvo (viro, 22, fakultato, ankoraŭ studanta  - FER). Iuj enketitoj ne havas deziron pri lernado (de lingvoj) ĝenerale, kaj aliaj respondas, ke jam sufiĉe da lingvoj ili konas, kaj sekve Esperanton ili ne bezonas. Unu virino konstatis, ke  antaŭ ĉio la lingvo estas neplaĉa, ĝi ne havas "melodion", kiel havas la itala kaj la hispana (virino, 66, fakultato).

 

La lasta demando en nia esploro estis: Ĉu oni hodiaŭ, laŭ via opinio, scias sufiĉe pri Esperanto? kaj Ĉu vi povas diri la kaŭzon? Tre granda procento da respondoj estis nea (ĉ. 90%), kaj estis donita granda nombro da klarigoj pri la nuna stato de tiu plej konata planlingvo. Oni menciis ĝian marĝenan rolon sur la monda scenejo, tro grandan nombron de parolantoj de la jam ekzistantaj mondlingvoj (precipe de la angla) kaj reziston fare de naciaj lingvoj. Manko de intereso pri (lingva) lernado  ĉe homoj ankaŭ estas unu el la kaŭzoj. Ankaŭ manko de tempo kaj malgranda partopreno de Esperanto en amaskomunikiloj ĝenas ĝian popularigon. Demanditoj menciis ankaŭ neekziston de kursoj/seminarioj kaj malgrandan nombron de instruistoj. Artefariteco kaj malgranda profitdoneco de Esperanto, nesufiĉa reputacio de lingvistiko kaj malalta nivelo de klereco en la socio estas ankaŭ partoj de tiu ĉi mozaiko.

 

Kvankam el la datumoj, kiujn ni ricevis, oni povas eltiri diversajn konkludojn, ni aparte emfazus la fakton, ke 32% da hazarde elektitaj demanditoj el la ĝenerala grupo dezirus lerni Esperanton, kio tute ne estas malbona procento. Nia impreso estas, ke civitanoj de Respubliko Kroatio ne havas negativan rilaton al Esperanto, kaj ke tre volonte scius iom pli pri ĝi, se ili havus okazon por tio.

 


REEN AL LA PAĜOJ DE KROATA ESPERANTO-LIGO   
POVRATAK NA STRANICE HRVATSKOG SAVEZA ZA ESPERANTO