KROATA
ESPERANTO-LIGO INVITAS GEJUNULOJN INTER
13 - 20 JAROJ AL LA PROJEKTO
MEZEŬROPO ESTAS MIA HEJMO
30.8.2003
-7.9.2003 en Rijeka, Kostrena
Temo
de la renkontiĝo: Mezeŭropo (Arkitekturo
de Mezeŭropo)
KIO
KAJ KIE?
Se vi ŝatus amikigi, amuziĝi, bani kaj naĝi
en la pura Adriatika maro, paroli esperanton, diri vian opinion pri la temo,
konatiĝi kun Kroatio, viziti vidindaĵojn, sunumi, nepre venu en
Esperanto-domo en urbeto Kostrena, apud Rijeka
(Norda Adriatiko). La domo havas grandan terason (kie ni povas kanti, labori
kaj rigardi la stelojn), 10-litaj ĉambrojn, manĝejon, kuirejon,
duŝejojn kaj necesejojn. Estos organizataj ankaŭ ekskursoj en
Rijeka (unu el la plej grandaj kroataj marurboj), Trsat (fama kroata pilgrimejo),
Opatija (konata turisma urbeto ek de Aŭstro-Hungario) kaj eble Pula (kiu havas
romanian arenon).
Krom amuziĝo, ni ankaŭ diskutos pri historio de Mezeŭropo
de la 20a jarcento. Aparta akcento estos je la temo arkitekturo ĉar
la jaro 2003 estas proklamita Eŭropa jaro de arkitekturo, komparante
siajn nacilingvojn samkiel pri komunaj trajtoj kaj diferencoj inter Mezeŭropaj
landoj.
KOTIZO
Kotizo estas 100 eŭroj (12,5 eŭroj po tago).
La unuaj du aliĝontoj el ĉiuj mezeŭropaj landoj pagas
nur 9 eŭrojn tage (72 eŭrojn entute).
Partatempa aliĝo estas 20 eŭrojn tage.
Al la aranĝo estas bonvenaj gejunuloj el ĉiuj landoj ne nur el
Mezeŭropo!
Mezeŭropanoj tamen povas ricevi subvencion.
PARTOPRENKONDIĈOJ
La kotizo inkluzivas loĝadon kaj manĝadon
en la Esperanto domo, programon, litotolaĵojn.
La kotizo NE inkluzivas vojaĝon, asekuron kaj ekskursojn.