KTP - diversaj informoj kaj distraĵoj

K T P


 "VORTUMO"

KOMPUTILA LUDO EN ESPERANTO !!!


VORTUMO - logika komputila ludo en Esperanto kun esperantaj vortoj.
La aŭtoro: Davor Klobučar (Kroatio). Ludu kaj donacu la ludon senpage.

REGULOJ (mallonge): la programo elpensas laŭ hazardo 16 esperantajn literojn kaj aranĝas ilin sur ekrano en 4 vicoj kaj 4 kolumnoj. Vi devas trovi kiom eble plej da esperantaj vortoj el tiuj literoj, sed kondiĉe ke la literoj sur la ekrano najbaras horizontale, vertikale aŭ diagonale. Se vi divenas ĉion, aperas speciala bildo. Se vi trovas regulan vorton kiu tamen ne estas en la programa datumbazo, vi povas enskribi ĝin en la bazon. Vi povas ankaŭ ŝanĝi kolorojn, muzikon, kaj minimuman vortolongon. Ne estas tempolimo, vi simple amuziĝas kaj aŭskultas muzikon.)

TEKNIKE: La ludo estas farita en Visual Basic .NET 2003. ĝi estas eta: nur 150 kb en ZIP-dosiero. 

KONDIĈO: Por ludi, necesas ke vi havu en via komputilo tiun komponenton de 
Visual Basic.NET kiu nomiĝas "Framework 1.1". ĝi estas libere trovebla ĉe la paĝoj de Microsoft, kaj grandas 23 Mb. (ĝi estas necesa por funkciigi iun ajn programon faritan en tiu programlingvo. Vidu ĉe: www.microsoft.com/downloads)

Por preni la ludon, klaku ĉi tie!

(Por nur vidi kiel la ludo aspektas kaj legi la regulojn, klaku:   vortumo.jpg)


SONOJ en ESPERANTO 

-La voĉo de Zamenhof       
Per iom malbonkvalite surbendigita voĉo diras L.L.Zamenhof kelkajn frazojn el la antaŭparolo de la Unua libro: 
 
"La nun proponatan broŝuron la leganto kredeble prenos en la manojn kun 
malkonfido, kun antaŭe preta sento ke al li estos proponata ia neefektivigebla utopio. Mi devas tial antaŭ ĉio peti la leganton ke li forĵetu tiujn ĉi antaŭjuĝojn kaj ke li pripensu serioze kaj kritike la proponatan aferon...")

-"La Espero", himno esperantista, en MIDI-dosiero (nur piano)
-"La Espero", himno esperantista, en MP3-dosiero (kantas la grupo Akordo)
( necesas 2-5 minutoj por preni la kanton! )
-"Ludoviko", kortuŝa kanto de Georgo Handzlik, en MP3 (1-2 minutojn atendi)
-"Aline", tre malnova kanto de Amplifiki, en MP3 
(3-5 minutojn atendi; la kvalito de la sono ne estas perfekta...)
 


3. Bildo kun muzikaj notoj de la plej ŝatata kanto en Esperanto, la slovaka "Mariŝa kisu min" - bilda dosiero (35 Kb)


4. "Mirinda Kroatio" - teksto pri naturaj belaĵoj kaj kulturo de Kroatio. Bona enkonduko por turistoj kiuj volas ĝin viziti. La teksto akompanas samnoman filmon. 


5. "Eta Kantaro" - kelkaj facilaj kantoj en Esperanto kun notoj. Bonaj por grupoj da esperantaj infanoj (210 Kb, Word/doc) "Eta Kantaro", mala pjesmarica s notama i tekstovima na esperantu, pogodna za grupu djece koja uče esperanto (210 Kb, Word/doc)


6. Skriba ekzameno en A-kurso de Esperanto (unu ekzemplo el Osijek)
(Jedan primjerak pismenog ispita s početnog tečaja esperanta u Osijeku.)


7. Unu (amatora) afiŝo por anonci kurson de Esperanto (170 Kb, Word-DOC).
Jedan (amaterski) plakat za oglašavanje tečaja esperanta (170 Kb, Word).


8. Kroata Turisma Asocio eldonis katalogon kun UK 2001 sur la titolpaĝo!
Hrvatska turistička zajednica izdala 2005. katalog za reklamu kongresnih kapaciteta RH, s naslovnom slikom Svjetskog kongresa esperantista 2001 u Zagrebu!


9. "Slavonia arbaro" (Slavonska šuma), rakonto de la fama kroata verkisto Josip Kozarac (el la jaro 1888) en elektronika formo en Interreto.   
En la oktobro 2006, la plej bona verko pri la naturo en la kroata literaturo, verkita en 1888, aperis ĉi tie en la paĝoj de KEL. Senpage prenu, ĝuu la legadon kaj donu plu.


10. Artikolo pri Pasporta Servo en la gazeto "Meridijani" n-ro 115 (majo 2007)
(Članak u časopisu "Meridijani" br. 115 (svibanj 2007) o esperantskoj usluzi Pasporta Servo)

 


Kroata Esperanto Ligo
Kroata Esperanto Ligo
Kneza Mislava 11
HR-10000  Zagreb
tel: 385 1 4617 550
fakso: 385 1 4619 373
poŝtelefono: 385 91 4617 550

esperanto@zg.htnet.hr
www.esperanto.hr