VIDA JERMAN (1939-2011) - FAMA KROATA AKTORINO -
OFTE AKTORIS EN ESPERANTO
VIDA JERMAN (1939-2011) - POZNATA HRVATSKA GLUMICA - ČESTO GLUMILA I NA ESPERANTU
|
||
![]() |
![]() |
![]() ![]() |
Adiaǔ al Vida Jerman Kroata aktorino kaj esperantistino Vida Jerman mortis, post malsano mallonga, la 10an de decembro 2011 en Zagreb.( Pri la aĝo ŝi neniam ŝatis paroli kaj mi estimas tiun ŝian starpunkton: la morto trafis ŝin en la komenco de ŝia sepa vivjardeko) Ŝi jam estis siaspeca "institucio" en la kroata teatra kaj filma arto kiam aktoro Mladen Šerment malkovris al ŝi Esperanton kaj enkondukis la faman aktorinon al la Studenta Esperanto-Klubo. Tie ŝi komencis aktori en Esperanto en 1973 kaj premiere aperis dum la Internacia Junulara Kongreso en Sarajevo kaj ne ĉesis ĝis la morto. Kiel profesia filmaktorino ŝi estis partnerino al Meryl Strep, Yul Brynner, James Coburn, Omar harif kaj al la impona listo de siaj kolegoj el la jugoslavia kaj kroata filmmedio. Poligloto, ŝi aktoris plurlingve. Esperanto estis ŝia pasio, en ŝia profesia vivo ŝi aktoris ne nur kroate sed ankaǔ angle, hispane, slovene. En la kroata filma arto ŝi kreis neforgeseblan rolon de Fraǔlino Marijana en la filmo de Krešimir Golik Kiu kantas ne malicas. Tiu filmo apartenas al la pintoj de la kroata filmarto. Ŝi estis la virino en multaj filmoj: gardistino en koncentrejo en La elekto de Sophie, Ljerka en Oficiro kun la rozo, la edzino en Sokol ne ŝatis lin, Ĉaruga, "Kvarvice" "La tria edzino". En ŝia lasta rolo ŝi estis kelnerino en la filmo de Rajko Grlić "Tio restu inter ni". Ŝi rolis en multaj kroataj TV-serioj, ekz. Eta loko, Jelenko, Smogovci, La mondo de Biba, Nia eta kliniko, Ripozu, vi meritas, Valo de la suno... En la lastaj kelkaj jardekoj ŝi kreis serion da infanaj kaj porjunulaj teatraĵoj en la hejma teatro Trešnja – Ĉerizo. Ŝi ofte aperis en diversaj teatraĵoj ekster sia teatro ekz. Muskaptilo de Agathe Christie. Post la teatra agado kadre de Studenta Esperanto-Klubo, Vida Jerman aliris karieron de teatra solisto, prezentinte monodramon. Ŝi kontribuis teatran programon al Universalaj Kongresoj de Havano, Seoulo, Tampere, Adelajdo, Montpeliero, Berlino, Tel Avivo, Pekino, Varsovio, Fortaleza, Firenze. En Pekino 1986 ŝi rolis la Verdan Majon en Virino kiu flustris en uragano de S. Štimec. Por la teatraĵo ŝi havigis afiŝon de kroata pentristo Nenad Dogan. La afiŝo estis en la jaro 1987 elektita por la 100 plej bonaj afiŝoj de la mondo, en elekto de UNESKO, kaj ekspozicita en Parizo. La saman teatraĵon ŝi ripetis en la jubilea kongreso de Varsovio. Al Havano ŝi portis programon Amo per proverboj, kiam ŝi ludis kun Saša Pilipović. En Seulo 1994 ŝi havis vesperon de kroata poezio Izolulo kaj teatraĵon Inventante ke mi sonĝas. En Tampereo 1995 ŝia teatraĵo nomiĝis Virino mi estas . Kiam Universala Kongreso de Esperanto estis en Prago, ŝi preparis recitalon de poezio de la ĉeha Nobelpremiito Jaroslaw Seifert. Por Adelajdo 1997 ŝi preparis teatraĵon Inventante ke mi sonĝas. En Montpeliero en 1998 ŝi rolis La rompitan virinon de Simone de Beauvoir . En Tel Avivo ŝi prezentis en La poto de Ŝalom Alejhem. Al la judaj temoj ŝi revenis en la jaro 2004 por ŝia dua kongreso en Pekino, ŝi rolis Juditan. Ĉu tio estis ŝia lasta apero antaǔ la internacia publiko? Partoprenintoj de Universala Kongreso de Esperanto en Zagreb 2001 memoras ŝin kiel neforgeseblan reĝino Maria Teresia de Miro Gavran. en La plej mallonga tago de Maria Teresia kiam Vida por sia multlanda esperantlingva publiko plenigis la plej luksan zagreban teatron. En la jaro 2002 en Fortalezo Vida Jerman ludis Amon per proverboj respektive Amo kaj paco. Por ŝia teatra laboro ŝi estis honorigita en 1997 per la ordeno de la Prezidanto de Respubliko Kroatio. La teatrajn gastadojn ŝi post la jaro 1997 plenumis kiel arta direktorino de la propra teatro nomita Ponto. La internacia Esperantujo ne havis multajn similkapacitajn aktorojn kiuj havis tiom da energio por Esperanto: dum preskaǔ du jardekoj ŝi tenis la torĉon de nia teatra vivo.s honorigKroataj esperantistoj havis la plezuron ĝui ŝian senmankan elparolon dum la 10a kongreso de kroataj espernatistoj en Bjelovar en majo 2011. Decembre jam la kandeloj de memoroj por ŝi brulas en Nederlando, Danlando kaj Argentino, en Irano kaj Italio, en Armenio kaj Finnlando, en Ruslando kaj Serbio. Kaj en ŝia Kroatio. Kroata Esperanto-Ligo en kiu ŝi estis estrarano, aparte sentos ŝian mankon..
Dankon al Vida kies intensan vivon ni kunĝuis. Ŝi instruis al ni
ŝati belon, ŝi havis altajn estetikajn kriteriojn kaj ŝatis
vitalecon kiun ŝi elradiis. (S. Štimec) |
||
Vida Jerman kiel Judita tuj post la prezentado de "Judita" de Miro gavran en UK en Pekino 2004. Vida Jerman kao Judita neposredno nakon predstave "Judita" (Miro Gavran) na Svjetskom kongresu esperantista u Pekingu 2004. |
Supre: Vida Jerman en "La plej longa tago de Maria Theresia", UK en Zagreb 2001, en Kroata Nacia Teatro. Sube: "Judita" en UK en Pekino 2004. Gore: Vida Jerman u drami "Najdulji dan u životu
Marije Terezije" (Miro Gavran), na Svjetskom kongresu esperantista
u Zagrebu 2001, u prepunom Hrvatskom narodnom kazalištu. Predstava je,
naravno, na esperantu.
|
|
Na hrvatskom je glumila u mnogobrojnim radijskim i televizijskim dramama, serijama i filmovima. Među njima je i najbolji hrvatski film "Tko pjeva, zlo ne misli". U brojnim stranim filmovima je glumila na engleskom, njemačkom i talijanskom. Na esperantu glumi od 1973. u Dramskoj grupi Studentskog esperantskog kluba u Zagrebu. Poslije je glumila na desecima esperantskih susreta. Slijede neki od primjera.
Monodramu
"Žena koja je šaptala u uraganu" (S.Štimec) izvela je na
Svjetskom kongresu esperantista (UK) u Pekingu 1986. pred 2.000
esperantskih gledalaca, a kasnije i u Grazu, Varšavi itd. Na Kongresu
1988 u Montpelieru (Francuska) izvela je monodramu "Slomljena žena"
(S.Beauvoir). Na Kongresu 1990. u Havani igrala je "Ljubav kroz
poslovice" (A.Azavedo). Monodramu "Izmišljajući da
sanjam" igrala je 1993. u Parizu na 8. Međuna- Na njezinom repertoaru su i 2 drame hrvatskog pisca Mire Gavrana. "Najdulji dan u životu Marije Terezije" izvela je na Svjetskom kongresu esperantista u zagrebu 2001, a dramu "Judita" na Kongresu u Pekingu 2004. U lipnju 1997. odlikovana je ordenom Predsjednika Republike Hrvatske za svoj doprinos kazališnoj umjetnosti i za posebne zasluge u predstavljanju hrvatske kulture u zemlji i inozemstvu. U listopadu 1997. s grupom glumaca iz Zagreba je osnovala registriranu kazališnu družinu PONTO (Most), čiji je umjetnički direktor. Družina nastupa na nekoliko jezika, ali pretežno na esperantu. Vida je dugogodišnji član Svjetskog esperantskog saveza (UEA) i njegov stručni delegat za kazalište. Već 31 godinu istovremeno djeluje u dvije kulture: hrvatskoj i esperantskoj. U posljednje vrijeme je postavila fonetske norme esperantskog scenskog izraza. (tekst napisan u ljeto 2004.)
|
Vida Jerman, drama aktorino kaj poligloto, naskiĝis en Zagreb (Kroatio). Tie ŝi diplomiĝis pri aktorado en Akademio por teatra arto, kaj studis anglan, italan kaj hispanan lingvon en Filozofia fakultato. Ŝi estas membro de la Urba teatro "Trešnja" ("Ĉerizo"), kie ŝi havas signifajn rolojn en multaj prezentaĵoj.
En ŝia repertuaro estas ankaŭ 2 dramoj de la kroata verkisto Miro Gavran. "La plej longa tago de Maria Theresia" (UK en Zagreb, 2001) kaj "Judita" (Uk en Pekino, 2004).
|
|
www.esperanto.hr (Hrvatski savez za esperanto) |
www.esperanto.hr (Kroata Esperanto-Ligo) |