La 10an de decembro 2021 estas la 10a datreveno de la morto de Vida Jerman. Al grava kroata kaj esperantlingva aktorino ni omaĝas per la poemo „Kiu“ de la estona poetino Marie Under, el la estona tradukita de subtila esperanta poetino Hilda Dresen.
Deset godina od smrti Vide Jerman navršava se 10. prosinca 2021. Ovoj važnoj hrvatskoj i esperantskoj glumici odajemo počast pjesmom „Kiu“ estonske pjesnikinje Marie Under, koju je s estonskog prevela esperantska pjesnikinja Hilda Dresen.
Kiu … Ĉe tablo mia kiu sidos se la destino min forgvidos? Penset’ ridinda min konfuzas: blurandan tason kiu uzos? Ĉu servos glaso de patrino ne plu por kuracil’ sed vino?... Kaj kies, kies paŝo preme ekpezos sur tapiŝ’ senĝene? La librojn kiu ekesploros, ĉu same ridos li kaj ploros? Kaj mia lit’… Ho mi ekmutas! plej sankta lok’ mi larmojn glutas. Fenestrojn kiu ekmalfermos, se floroj en ĝarden’ ekĝermos? Kaj kies paŝo ros-aromon vespere portos en la domon? Sed kiu mian plumon prenu, se Li severe diros: Venu!
Marie Under en “Kun zorgoplena buŝo”. El la estona Hilda Dresen