"Memorige al Roger Imbert (1938-2009)" - knjiga o ovom francuskom / hrvatskom esperantistu (2017.)
"Memorige al Roger Imbert (1938-2009)" - libro pri tiu ĉi franca / kroata esperantisto (2017)




Roger Imbert (Migennes, 1938. - Zagreb, 2009.)


Eldonis:  Espéranto-France Est 

Franca regiona Esperanto-Organizaĵo Esperanto-France Est eldonis libreton pri la zagreba esperantisto Roger Imbert (legu: Roĵe: Embe:r), kiu naskiĝis en tiu franca regiono en Migennes en 1938. Li vivis en Zagrebo de post la jaro 1960 post edziĝo al Nevenka Imbert kaj multe kontribuis al la kroata Esperanto-komunumo kiel instruisto, organizanto kaj tradukisto. La redaktoro de la omaĝa libreto estas Edmond Ludwig kaj kontirbuantoj Zlatko Tišljar kaj  Spomenka Štimec. La libreto estas ornamita per la fotoj el la familia vivo de Roger en Zagrebo.Li mortis en Zagrebo en 2009.  S. Štimec gastos en Francio en aprilo 2018 por prezenti la libron pri Roger „Memorige al Roger Imbert“ al liaj samlandanoj.


VIDU SUBE PLIAJN FOTOJN KAJ TEKSTOJN:

La pseudonomo de Roger estis:  Histriko

   El la esperanta Vikipedio, januaro 2018 :

Roger IMBERT naskiĝis la 19-an de oktobro 1938 en Migènes. Esperantiĝis en 1954. Ekde 1960 vivas en Kroatio. En 1957 estis oficisto en la CO de UEA en Roterdamo. Organizis kursojn kaj festivalojn (PIF, Pupteatra Internacia Festivalo). Tradukas el la franca kaj kroata literaturoj. Libroforme aperis lia traduko de novelaro de Ivo Andrić. Originalaj kontribuoj al Esperanta satiro sub la pseŭdonimo Histriko.

 

          


INTERRETA TEKSTO pri ROGER IMBERT fare de ZLATKO TIŠLJAR

ROGER IMBERT (1938-2009)

La alveno de juna franca esperantisto en 1960 al Kroatio prezentis turnon por la kroatia E-movado, alivorte li estis mejloŝtona homo por la sesdekaj jaroj pro siaj ideoj, sed dank al la fakto ke en Zagrebo tiam jam troviĝis firme establita Studenta Esperanto-klubo kun stabilaj gvidstrukturoj kiujn starigis Vjekoslav Morankić kaj Josip Brkanac.

Roger venis el la mondo kie regis merkato kaj li sciis ke por Esperanto ne sufiĉas nur idealismaj celoj - oni devas uzi Esperanton por iu utilo. Li estis sincerega pacamanto. Li havis profesian sperton pri poresperanta agado ĉar antaŭe li jam laboris unu jaron kiel oficisto en UEA. Kaj li estis escepta lingva talento, kiu jam tiam regis perfekte Esperanton kaj plurajn aliajn lingvojn.

Tiuj faktoj rolis en lia agado. Veninte al SEK kie normale funkciis organiza bazo (propraj financoj, propraj ejoj, Esperanto-kursoj por gejunuloj, Drama grupo) li transprenis gvidi la kursojn kaj enkondukis pli superajn ŝtupojn (B kaj C-nivelo) kaj helpis traduki kaj poluri E-tekstojn por la Drama grupo. La kursojn li tre serioze preparis ĉefe por paroligi la kursanojn, pretigante konversacidemandojn. Li ne uzis iun lernolibron sed mem preparis aparte ĉiun lecionon. Li ĉiam zorgis pri ludoj kaj konkuroj pro kio la kursoj estis amuzaj tiel ke ili estis tre vizitataj kaj sukcesaj. En 1962 ankaŭ mi aliĝis al lia kurso kaj lernis Esperanton de li.

Sed gravis ke tuj post la A-kurso eblis daŭrigi en B-kurso kiun ankaŭ li gvidis kaj poste li preparis kursmaterialojn ankaŭ por C-kurso: dikan libregon je A-4 formato kun krestomatio de originala E-literaturo laŭ lia elekto kaj movada historio. Pro tio junaj generacioj en SEK de la sesdekaj jaroj estis pli profunde kaj kvalite edukitaj kaj lingve kaj movadhistorie en Zagrebo ol la generacioj antaŭ kaj post tiu periodo. Roger enkondukis aron da sekcioj al SEK: Antaŭ ĉio Tradukan sekcion, Sekcion por krei novajn instruistojn kaj Sekcion por kluba bulteno. Sed funkciis ankaŭ la Drama sekcio, Ekskursa sekcio, Literatura, dum samtempe la organiza komitato zorgis pri mono, reklamado kaj informado. Efektive la kursgvida maniero de Roger inspiris min produkti novspecan lernolibron kiu esence baziĝas je neceso paroligi la homojn, ebligi per ne multaj vortoj makksimuman parolkapablon, ebligi produkti multajn demandofrazojn kaj baze de posta esploro de frekvencmorfemaro de parolata Esperanto evoluis sub mia gvido la lernolibro por la Zagreba Metodo en kiu ankaŭ li kunaŭtoris.

En 1964 Roger havis unuajn kontaktojn kun Tibor Sekelj kaj eksciis pri la ideoj de Tibor ke necesas ŝanĝi la maldinamikajn agadmetodojn en la ĝistiama E-movado, ke necesas agi por uzi Esperanton en praktiko. La slogano de Tibor estis "Pli bona praktiko ol 100-hora prediko" kaj li fondis en Beogrado Instituton por oficialigo de Esperanto kies celo estis gvidi kaj stimuli novtipan Esperanto-agadon: Esperanto en praktikon. Li fondis IOE-gazeton kie oni diskutis tiujn ideojn kaj raportis pri agadoj. Roger ekentuziasmis pri IOE kaj transdonis tiun entuziasmon ankau al ni aliaj. En 1966 mi fariĝis prezidanto de SEK kaj Roger konvinkis nin ke ni komencu prepari agadojn kie Esperanto ligiĝos kun turismo kaj kulturo. Tiel ni komencis en 1967 prepari Internaciajn Kulturajn Feriojn. La ideojn donis Roger, ni pridiskutis ilin kun Tibor Sekelj kaj fine ni decidis organizi 6 kulturfestivalojn en 6 jugoslavaj turismaj lokoj. temis pri festivaloj de teatro, filmo, kanzono, montgrimpantoj, pupteatro. Ni planis 6 dusemajnajn turismajn aranĝojn en Rovinj, Bled, Dubrovnik, Titograd, Pula kaj Primošten.

Ni preparis por ĉiu el la aranĝoj iun kulturan eventon. La financan bazon prezentis profito de disko "Poezio de Julio Baghy" kiun SEK eldonis en 1967 kaj la kulturferioj okazis en 1968. La organizan gvidlaboron faris praktike Roger kun ioma helpo de ni aliaj. Li kontaktis teatrojn, kanzonistojn, li sendis artikolojn por reklami la aferon en gazetaro, li prizorgis grandegan korespondadon. Post sufiĉe grandaj problemoj, ĉar la afero estis multe pli granda ol ni povis realigi, efektive okazis 4 el la ses aranĝoj, la teatra en Pula, la kanzona en Rovinj, la filma en Dubrovnik kaj la pupteatra en Zagreb (oni transmetis ĝin el unue planita Bled). El ili surprize ĝuste la ĉi-lasta estis la plej sukcesa el ĉiuj kaj la komitato de SEK kiun mi prezidis decidis ne plu okupiĝi pri ĉiuj ses aranĝoj, sed daŭrigi la organizadon de la pupteatra. Ankau la teatra travivis ankorau du jarojn sed la pupteatra restis io kion Zagreb organizas ankoraŭ nuntempe, 43 jarojn pli poste. Poste Roger subite ne plu tiel entuziasmis kaj ĉesis esti gvid- kaj ag-persono. Mi daŭrigis la laboron komence kiel prezidanto de SEK, poste kiel prezidanto de JEJA kaj fine kiel direktoro de Internacia Kultura Servo kiun mi fondis kaj tiel komencis profesiigi la E-agadon same en la spirito de la ideoj de Tibor Sekelj. Roger aktivis kiel kursgvidanto ankoraŭ plurajn jarojn sed tiam komenciĝis lia eksterordinara traduklaboro. Li komence tradukis pro simpla plezuro, sen mendo kaj scio ĉu io aperos. Li instruis multajn el ni pri la tradukarto en Traduka Sekcio. Unua nia komuna tradukverko estis "Sonĝo kaj maldormo sub la karpeneto" - novelaro de Ivo Andrić, kiun duono-duone tradukis li kaj mi. Poste li tradukadis plurajn prozaĵojn el kroata literaturo kaj aperigis en diversaj e-gazetoj (Norda Prismo, Heroldo kaj aliaj). Mi komencis okupiĝi pri Krleža (Rande de l prudento) kaj li pri Mirko Božić (Neelplorintoj). Tiun dikan romanon li fintradukis kaj multfoje poluris, sed mankis eldonisto kaj kvankam tio estis lia plej bona tradukaĵo, ĝi perdiĝis kaj neniam aperis. En la 70-aj jaroj li laboris dum kelkaj jaroj en Internacia Kultura Servo ĉefe kiel tradukisto. Tiam li tradukis 600-paĝan Kroatian Prozon (Antologio) kaj pli ol trionon de Antologio de kroatia Poezio. Mende de Bosnihercehovina E-Ligo li tradukis la romanon de Meša Selimović "Dervišo kaj la morto" kaj duan novelaron de Andrić "Vizaĝoj". Li helpis al mi por solvi problemajn lokojn kaj per sugestoj kaj korektoj rilate la tradukon de la romano de Krleža Rande de l prudento.

Antaŭ ol veni al Kroatio, ankoraŭ en sia tre juna periodo li tradukis du romanojn el franca literaturo el kiuj Antigona de Anuille ekvidis la mondon du tagojn antaŭ lia morto.

Roger malmulte verkis originale. En la jaroj 1972-1975 aperadis en SEK revieto multobligata "Jes, sed" en kiu li havis satiran rubrikon "Samideano" kie li verkis sub pseŭdonomo Histriko kaj aperigis dekon da rakontoj pri Samideano Samideano. Poste ili aperis en kelkaj libroj kune kun aliaj aŭtoroj. Li ŝatis verki aforismojn kaj vortludi en Esperanto. Liaj aforismoj kuŝas ie en liaj papreroj hejme. Espereble la familianoj ne forĵetos ilin sed disponigos je redaktado kaj aperigo.

Roger estis escepta lingva talento. Li aktive uzis 6 lingvojn kaj dekon da aliaj pasive. Li konis 4 lingvojn perfekte tiel ke mi ofte demandis lin pri kroataj kaj slovenaj vortoj por diversaj plantoj kaj bestoj, kiujn li konis en la kroata multe pli bone ol mi. Li parolis ne nur perfekte la kroatan sed ankaŭ la zagreban dialekton tiel ke oni ne povis rekoni lin kiel eksterlandanon. Li ege ŝatis naturon kaj montgrimpadon. Li havis esceptan memorkapablon kaj konis preskaŭ ĉiujn montgrimpajn vojojn en Slovenio kaj Kroatio. Mi ĝis la vivofino restis lia proksima amiko kaj ni kune ekskursadis. La lasta ekskurso estis de li planita laŭ la Juliaj Alpoj apud rivero Soĉa. Ni pasigis neforgeseblajn 5 tagojn.

Konklude: Roger turnis la E-movadon en Kroatio al uzo de Esperanto en praktiko kaj konkretaj konsekvencoj estis la ekesto de Pupteatra Internacia Festivalo (PIF), la plej malnova teatra festivalo de Zagrebo, ekzistanta ankoraŭ nun kaj pro ĝi ekesto de Internacia Kultura Servo. Baze de ĝi kreskis tre diversaj formoj uzi Esperanton por peri kulturojn, ĉefe la kroatan, kio ebligis ekonomian travivon de profesia agado en Kroatio ĝis nun. Per siaj superaj kursoj li transdonis superajn sciojn al generacio de sesdekaj jaroj en kiu kreskis pluraj gravaj nomoj por E-movado entute ĉu kiel organizantoj, ĉu kiel kulturagantoj kaj aŭtoroj.

 

 


NA GLAVNU STRANICU Hrvatskog saveza za esperanto    -  AL LA HEJMPAĜO de Kroata Esperanto-Ligo