STUDENTA ESPERANTA KLUBO JAM 45-JARA (2002.)
Kiam en 1957 studentoj-esperantistoj en la ejoj de Esperanto-Societo "Bude
Borjan" decidis apartigi per fondo de la propra studenta organizo kiu
ricevis la nomon SEK, Studenta Esperanto-Klubo, neniu pensis pri longviveco
de la organizo. Sed jen pasis preskaŭ plena jarcento kaj la fenomeno de SEK
daŭre obstine vivas. SEK ci-jare jam estas en la 46a vivojaro.
SEK havis dum tiu longa vivepoko siajn pintojn kaj siajn malsuprojn, sed ankaŭ
siajn konstantojn.
La cefa sekreto de SEK nepre estas la fakto, ke zagrebaj esperantistoj disponas
pri la ejo en kiu ankaŭ SEK havas sian lokon. La kulta Amrueva 5, kun
sia geografia proksimo al la urbocentro kaj dum la jaroj, relativa libero.
Unu el la konstantoj de la aktivecoj estas kursoj, se ciun jaron nur komencanta
kaj progresiga esus organizAta, ni atingus 90 kursojn, sed tio estas la minimumo
kion SEK faras. Unu el la konstantoj de SEK estas Drama grupo kiu mem festas
duonjarcenton en 2009.
Unu el la konstantoj de SEK nepre estas la nefidado al la malnova generacio.
SEK estas pli-malpli tolerema medio, sed unu aferon en SEK oni ne pardonas
kaj tio estas - la maljunigo.
De tiu regulo ekzistas laŭ mia kono nur du esceptoj. Tibor Sekelj kaj Mladen
erment estis satataj kaj estimataj ec se maljunaj.
En SEK oni eniras abrupte kaj ofte sam abrupte malaperas.
La kohera flanko de SEK estas vojagoj: SEK sekvas la vojagritmon de TEJO-kongresoj:
por Internaciaj Junularaj Kongresoj SEKanoj regule anoncigas per sia teatra
programo. Tiel Zlatko Tiljar en la kroniko de Drama Grupo gis 1985,
la korniko nomata laŭ la unua teatrajo de Drama Grupo "La internacia
kiso" de Mirko Mamuic, prezentas imponajn ciferojn. En la kroniko
li elnombris 126 prezentadojn de la Drama Grupo en 26 urboj en 14 eŭropaj
landoj kaj en 28 urboj de la iama Jugoslavio. Li taksas la publikon de la
unua kvaronjarcento je 30.000 personoj.
SEK estis multfoje la internacia vizago de Zagreb. En Universalaj Kongresoj
gi prezentigis ekde Roterdamo 1967, Madrido, 1968, Helsinki, 1969, Beograd
1973, Stokholmo 1980, Anwerpeno 1982, Berlino 1999, Tel-Avivo 2000. SEK nepre
influis la teatran kulturon de Esperantujo. Ja en SEK startis kiel membro
de Drama Grupo Vida Jerman per "Aŭtobiografio" de Branislav Nuic
en 1973. Vida baldaŭ forlasis SEK kaj ekiris sian propran teatran vojon, sed
en SEK radikas siaj Esperanto-komencoj de antaŭ 30 jaroj.
SEK ciam bezonas gvidanton kaj gia personeco respegulas la vivon de SEK kaj gian kvaliton.
La cefa kreemo de SEK ne elvivigas per Drama Grupo, SEK ofte ankaŭ reliefigas valorajn organizajn talentojn. SEKanoj fondis du valorajn festivalojn de Zagrebo: Pupteatran Internacian Festivalon en 1968 kaj Urban festivalon en 2001. En la jaro 1972 SEK en la tempo kiam prezidis Zzlatko Tiljar fondis kulturan entreprenon Internacia Kultura Servo. IKS estis en siaj du jardekoj grava kultura faktoro ne nur de la internacia Esperantujo sed ankaŭ de la zagreba kultura vivo. Gi daŭre vivas, kvankam en la lasta jardeko gia ligo al Esperanto estas pli ol modesta. Dum 7 jaroj SEK kun KEJA, sia pli abstrakta fratino, gvidis sian propran arangon MIRO.
SEK estas ankau kerno de rica emocia vivo de pluraj studentaj generacioj.
- multaj junaj homoj guste en SEK trovis siajn vivpartnerojn. Pluraj el la
paroj tiun fakton ne forgesis, ec ne post eksedzigo.
En SEK membroj spertigas. Tie multaj el ili la unuan fojon konatigas ne nur
kun lingvaj kaj artaj aspektoj de Esperanto, sed multaj la unuan fojon lernas
tiajn tedajojn el la reela vivo kiaj estas kasistaj dokumentoj, jarbilanco,
bankaj reguloj.
Ci tie oni lernas kiel funkcias la administrado, kion signifas garantiletero
aŭ kian utilon havas Gradski ured za kulturo aŭ Ministerio pri Kulturo, kion
signifas la zagrebaj tradicioj de SKAZ, Susret kazalinih amatera Zagreba
en kiu SEK partoprenas ekde la jaro 1982!
Membroj, ejoj, lerta gvidanto - jen la slosilaj punktoj de SEK. Tie oni lernas pli malpli bone informi, doni intevrjuon, verki artikolon. En ciu generacio iu denove devas lerni tiun lecionon.
Multaj SEKanoj ci tie ellernas pri aktiva internacia vivo. Ke ne suficas nur aligi, sed ke necesas ankaŭ proponi teknikan flankon de la programo kaj trovi ejon por provekzercoj. Respondeco estas unu el la nevideblaj lecionoj kiu akompanas la vivon en SEK. Kie trovi financojn por la agado? Kio estas sponzoro? Al tiuj d mandoj SEK respondas jen 45 jarojn.
Mi deziras al SEK bonan estontecon, fantaziricajn gejunulojn.
En la tempo kiam SEK agas 45 jarojn KEL acetas propran ejon urbocentre kaj
eble tiel garantias la vivon de SEK ankaŭ etsontece.
Por ke SEK floru bonvenas komprenema meceno kaj ne laste propra historiisto.
Car SEK ja estas ero de la zagreba historio, kultura kaj gejunula.
S. timec, 2002.