|
Vicministro pri kulturo D-rino Biserka Cvjetičanin kaj urbestrino de la urbo Zagrebo Vlasta Pavić kune malfermis la ekspozicion de dana skulptisto Jesper Neergaard en prestiĝa kroata Muzeo Mimara la 9an de septembro. La skulptisto Jesper Neergaard donacis en 2001 sian skulptaĵon La Futuro al Zagrebo dum la 86a Universala Kongreso. Ĉi-jare Kroata Esperanto-Ligo ricevis financan helpon por pli profunde prezenti la artiston al la zagreba artama publiko. Neergaard ekspoziciis 27 skulptaĵojn sub la nomo La stono de la filozofo. Kroata Esperanto-Ligo ricevos de la skulptisto unu skulptaĵon donace por siaj novaj ejoj. La skulptisto restis en Kroatio dum du semajnoj kaj laboris per la kroata ŝtono en iu vilaĝa ŝtonlaborejo. Krome li havis apartajn laborsesiojn kun blindaj infanoj. Per la ekspozicio Kroata Esperanto-Ligo konfirmis sian pozicion de kultura asocio en Kroatio. Muzeo Mimara okaze de la ekspozicio eldonis prospekton pri Neergaard kun Esperanto kiel unu el la lingvoj. Ĵurnaloj kaj TV raportis pri la agado de esperantistoj lige al skulptarto. Špomenka Štimec |
|||||
|
|||||