ESPERANTO-DOMO EN KOSTRENA

Esperanto-domo en Kostrena, Šodići 3, tel. 051-289 478, estas la ĉefa Esperanta domo en Kroatio. Ĝi troviĝas en ĝas 10 minutojn for de Golfo Žurkovo, kie komenciĝas la 4 km longa promenejo apud la marbordo. Proksime de la Esperanto-Domo troveblas tenisa tereno samkiel trim-vojo.


Esperanto-domo

Urbeto Kostrena troviĝas 5 kilometrojn de la centro de urbo Rijeka en direkto sudorienten apud maro. Se vi perdiĝos en Rijeka simple demandu iun personon pri vojo al KOSTRENA. Veturante al Rijeka laŭ ĉefvojo en proksimeco de Rijeka unue evitu elirejon al Split. Poste vi veturas 2 kilometrojn deklive suben al Rijeka.Eliru ĉe la unu elirejo al centro de Rijeka. Post la unua elirejo (antaŭ la unua tunelo) eliru al Rijeka centro, SED post 100 metrojn estas kruciĝo de vojoj. Vi iru maldekstren denove estas vojmontrilo al Split. Laŭ malnova vojo al Split post 5-6 kilometrojn estas urbeto KOSTRENA. Ĉe eniro en Kostrena troviĝas ŝipfarejo. Post ŝipfarejo (500 m) enirante al KOSTRENA troviĝas benzina vendejo . Skolta restadejo "Esperanto Domo" (adreso Sodici /ŝodiĉi/ 3) troviĝas 100 metrojn post la benzina vendejo je dekstra flanko sur ŝoseo al Split. Venos!
Proksime de la Esperanto-Domo troviĝas bushaltejo n-ro 10, kunliganta Kostrena kun la urbo Rijeka, en intervaloj de 20 minutoj. Esperanto-Domo foras 7 kilometrojn de la aŭtobusa stacidomo de Rijeka kaj 10 km de fervoja stacidomo Rijeka kaj 25 km de flughaveno Omišalj sur la insulo Krk. Diversaj vendejoj, bakejo, gazetkiosko kaj kuracista servo proksimas al la domo.
Eblas organizi la restadon en la servo de plena pansiono, duonpansiono aŭ per kuireja memzorgado. Eblas aranĝi semajnfinan restadon aŭ nur tranoktadon kun matenmanĝo.
La domo disponas pri la jenaj ejoj: Teretaĝo: 3 dormejoj de 10, 3 kaj 2 litoj, manĝejo, kuirejo, duŝejo, necesejo. La unua etaĵo: 5 dormejoj de 2, 6, 8, 8 kaj 10 litoj, eta kuirejo, teraso, 3 duŝejoj, 2 necesejoj.

Esperanto-Societo de Rijeka posedas la domon kaj ĝia partnero en ties uzado estas Asocio de skoltoj de Rijeka. ( Esperanto-ri@ri.tel.hr, fakso 051 228 148.)

Planataj projektoj por 2003 en Esperanto-Domo Kostrena

- POKALO KOSTRENA 2002: Konkurso pri scio de Esperanto (konkursas lernantoj el elementaj lernejoj el Kroatio)
Vidu Detalojn ĉe Projektoj

- EUROPA RENKONTIĜO DE ESPERANTO-LERNANTOJ
Vidu Detalojn ĉe projektoj